Ulrich Matthias
El Vikipedio
Ulrich MATTHIAS (naskita je la 7-a de junio 1966 en Bad Pyrmont) lernis Esperanton en Heidelberg en 1986 kaj estas aŭtoro de Esperanta beletro, inkluzive la originalan romanon Fajron sentas mi interne (1990), kaj de kursoj kaj informiloj pri Esperanto en la germana. Li doktoriĝis pri matematiko en 1994 kaj de 1996 laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden.
En 1999 aperis lia germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche", kiu propagandas Esperanton kiel komunikilon de la kristana(j) eklezio(j). Ĝi intertempe aperis en kelkaj tradukoj, ekzemple:
- Esperanto – la nova latino de la Eklezio (eo, 2001)
- Esperanto – The New Latin for the Church and for Ecumenism. (angla lingvo, 2002)
- Krikscionybe ir Esperanto (litova lingvo, 2004)
- Esperanto, o novo latim da Igreja e do Ecumenismo. (portugala lingvo, 2003)
- Христианство и эсперанто (Ĥristianstvo i Esperanto). (rusa lingvo, 2002)
Matthias estas dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino.