Ulysses S. Grant
El Vikipedio
Historio > Usono > Prezidento de Usono > Ulysses S. GRANT
Ulysses Simpson GRANT [julisiz simpsn grant], la dek-oka prezidento de Usono, naskiĝis je la 27-a de aprilo, 1822 en Point Pleasant, Ohio. Li mortis 63-jaraĝa, je la 23-a de julio, 1885, en Mount McGregor, Nov-Jorkio, pro kancero en la gorĝo. Lia tombo estas en Novjorko.
Grant estis la generalo por la Nordo en la Usona Enlanda Milito, kiu fine povis venki la ribelintan Sudon en 1865. Sed bona generalo ne ĉiam estas bona prezidento. Dum lia prezidentado (1869–1877) estis multaj skandaloj en sia administrado.
Julia Boggs Dent el Pensilvanio estis lia edzino, kaj la paro havis kvar gefilojn. Li estis metodisto.
Dum lia administrado (1869–1877) okazis;
- 1871 La traktato de Vaŝingtono
- 1873 La Paniko de 1873 – ekonomika depresio inter 1873 kaj 1878
- 1875 La Akto de Civilaj Rajtoj
- 1875 La Rekomenco de la Akto de Metalmono
[redaktu] Interesaĵoj, rilate al li
- La 50-dolaraj monbiletoj montras bildon de Grant.
- Grant estis konata vizitanto de Willard Hotel por eskapi el la streso hejma kaj politika. Li vizitis la hotelon, ĉar lia edzino ne permesis fumadon hejme. Li nomis la tie amase kolektiĝintajn personojn en la antaŭĉambro (angle lobby) kiel "tiuj damnitaj lobiistoj", tiel kreante la vorton rilatan al lobiado.
Antaŭulo: Andrew Johnson 1865-1869 |
18-a Prezidento de Usono 1869-1877 |
Posteulo: Rutherford B. Hayes 1877-1881 |