University Place (Vaŝingtonio)
El Vikipedio
University Place estas urbo en Kantono Pierce, Vaŝingtonio. Ĝi estas antaŭurbo de Takomo. Laŭ la usona censo en 2000, University Place havis 29 933 loĝantojn. La urbo ricevis sian nomon antaŭ pli ol cent jaroj, kiam privata universitato en Takomo, University of Puget Sound, akiris terenon laŭ la ĉefa norden-sudena strato Grandview Drive, celante konstrui tie kolegion. La urbo tamen oficiale organiziĝis nur en 1995.
[redaktu] Ekstera ligo
Oficiala retejo (anglalingva):