University of North Carolina
El Vikipedio
University of North Carolina (mll: UNC; Universitato de Norda Karolino) estas la nomo de altlerneja sistemo ampleksanta ĉiujn 16 ŝtate posedatajn altlernejojn en la usona ŝtato Norda Karolino. El tiuj 15 konsistigaj lernejoj, sesopo nomiĝas "UNC-x" kie x=urbnomo. La plej malnova kaj prestiĝa, University of North Carolina-Chapel Hill, fondiĝis en 1789, kaj estas la plej malnova ŝtata universitato en Usono. La aliaj lernejoj estas:
- UNC-Asheville
- UNC-Charlotte
- UNC-Greensboro
- UNC-Pembroke
- UNC-Wilmington
kaj la konsistigaj lernejoj, kies propraj nomoj ne enhavas "University of North Carolina" estas
- Appalachian State University, en Boone
- East Carolina University en Greenville
- Elizabeth City State University en Elizabeth City
- Fayetteville State University en Fayetteville
- North Carolina Agricultural and Technical State University en Greensboro
- North Carolina Central University en Durham
- North Carolina School of the Arts en Winston-Salem
- North Carolina State University en Raleigh
- Western Carolina University en Cullowhee
- Winston-Salem State University en Winston-Salem
La prezidanto de la Universitato estas Erskine Boyce Bowles. La tuta sistemo nombras ĉ. 150 000 studentojn nediplomitajn, ĉ. 40 000 studentojn postdiplomajn, kaj pli ol 9 400 instruistojn.