Unterkirnach
El Vikipedio
Unterkirnach | ||
|
||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar-Kreis | |
Urborajtoj | - | |
Koordinatoj | 48° 04' 44" N, 08° 21' 53" E Mapo | |
Alto super la marnivelo | 815 m | |
Areo | 13,17 km2 | |
Loĝantaro | 2959 (en 31-a de decembro 2004) | |
Telefona antaŭkodo | 07721 | |
Poŝtkodo | 78089 | |
Aŭtomobila kodo | VS | |
Oficiala kodo | 08 3 26 065 | |
Estro | Gerold Löffler | |
Adreso de estraro | Hauptstraße 5 | |
Komunuma retejo | www.unterkirnach.de |
Unterkirnach estas komunumo en Baden-Virtembergo en Germanio kaj apartenas al Schwarzwald-Baar-Kreis.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Geografia Situo
Unterkirnach kuŝas je la orienta flanko de Nigra Arbaro, ĉ. 4,5 km for de la subdistrikta urbo Villingen-Schwenningen.
[redaktu] Najbaraj komunumoj
Norde kaj oriente la komunumo limas al Villingen-Schwenningen, sude al la urbo Vöhrenbach kaj en la okcidento al la urbo St. Georgen.
[redaktu] Politiko
La komunumo ne apartenas al la administra unuo Villingen-Schwenningen. Unterkirnach estas memstara kaj posedas urbodomon kaj urbestran oficejon.
[redaktu] Konsilantaro
Al la konsilantaro apartenas post la komunuma elekto je 13a junio 2004 krom la urbestro kiel presidanto dekdu membroj.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Kirnachmühle [Muelejo de Kirnach] estas kopio de tipa nigra-arbara muelejo.
- La Wildpflanzenpark [Sovaĝplanta parko] volas proksimigi al vizitantoj la ideon de naturĝardenoj.
- En la Kinderbauernhof [Farmbieno de infanoj] infanoj povas konatiĝi kun la lokaj uzbestoj.
[redaktu] Publikaj instalaĵoj
- Liberarea scenejo
- Ludbienejo - tegmentita ludejo kaj agadscenejo de 1.000 m² por infanoj, kiu altiras infanojn de vasta regiono
- Ekspozicio de orkestrionoj - "la unuaj Orchestrion(muzikaŭtomatoj)" kune kun la Germana Horloĝa Muzeo en Furtwangen
[redaktu] ZEO
Estis inaŭgurita Zamenhofstrato en 1978
[redaktu] Klerigo
En Unterkirnach ekzistas bazlernejo kaj elementa lernejo kun metieja mezlernejo. Ĉiaj pliklerigaj lernejoj troviĝas je dispono en ĉirkaŭaj urboj.
[redaktu] Kluboj
- Subtena klubo por kulturlaboro kaj interkomunumaj kontaktoj Unterkirnach r.a.
- Tenis-Klubo 75 Unterkirnach
- Muzikklubo Unterkinach r.a.
- Tablotenisklubo Unterkirnach
- Ski-Klubo Unterkirnach r.a.
- Piedpilka klubo FC Alemania Unterkirnach
[redaktu] Honora civitano
- Siegfried Baumann, eksa urbestro
[redaktu] Ceteraĵoj
- La unua orkestriono estis konstruita 1820 de ludhorloĝa konstruisto Carl Blessing en Unterkirnach en Nigra Arbaro.
[redaktu] Retligiloj
- deutsches-uhrenmuseum.de La Germana Horloĝa Muzeo
Ŝablono:Navigationsleiste Städte und Gemeinden im Schwarzwald-Baar-Kreis