Urboŝtato
El Vikipedio
Urboŝtato estas antikva kaj mezepoka ŝtatformo, kiu konsistas el centra politike sendependa urbo kaj el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Antikvaj urboŝtatoj elformiĝis en Grekio (Poliso), Fenicio kaj Italio. Dum la mezepoko ekzistis urboŝtatoj ĉefe en Italio.
Ili estiĝis inter 1000 kaj 800 a.K. kaj tiuj urboŝtatoj mem fondis pluajn urboŝtatojn inter 750-550 a.K. per elmigrado de parto de plimultiĝanta loĝantaro. La urboŝtatoj transformiĝis kun apero de la antikvaj imperioj, kiuj konkeris ilin (Romio, Aleksandro la Granda).
La reviviĝo de la urboŝtatoj komenciĝis en la 11-a jarcento. en Italio. La plej gravaj estis Venecio kaj Amalfi, gravis ankaŭ Bari, Otranto kaj Salerno.
Amalfi atingis pinton de sia komerca potenco en mezo de la 11-a jarcento. kaj estis dum mallonga tempo serioza konkuranto de Venecio. Amalfi sengraviĝis, post kiam ĝin konkeris en 1073 la normanojn. Venecio akiris en 1082 ekskluzivaj komercajn rajtojn en la Bizanca Imperio (ili ne devis pagi doganon). Same en la 11-a jarcento graviĝis Pisa, poste Genova, Pavia kaj Milano.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Urbo | Politiko