Urbodomo de Gento
El Vikipedio
La urbodomo de Gento konsistas el du aloj. La plej malnova alo (angulo de la stratoj Botermarkt-Hoogpoort) estas konstruita en malfru-gotika stilo inter 1519 kaj 1539. La fasadoniĉoj surhavas bildojn de la grafoj de Flandrio. La deknaŭ bildojn oni konstruis fine de la 19a, komence de la 20a jarcento.
La plej juna kaj ankaŭ plej granda alo estas produkto de la renesanco kaj estis konstruita inter 1595 kaj 1618. La fasadoj estas karakterizitaj pro ilia lerjena apliko de sinsekve dorika, ionika kaj korinta tri-kvaronaj pilaroj, inspiritaj je la fasonado de la itala renesanco-"palazzi".
La Genta Urbodomo ampleksas tutan blokon kun multaj aliaj pertoj. La malnova kelo (domo "Cardeloet") verŝajne datas de antaŭ 1100. La plej malnova supertera parto datas de 1482. Eĉ Viollet LE DUC tie dezajnis kamenon. en la urbodomo troviĝas salono Pacigo (nl:Pacificatie') kie en 1576 proklamiĝis la Pacigon de Gento.
Nuntempe la malnova urbodomo ne plu estas uzata por la administrado. Tion oni prizorgas en la nove konstruita ejo en placo Woodrow Wilson.