Urumqi
El Vikipedio
Urumqi estas ĉefurbo de la Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono, situas norde de Tianshan-montaro kaj sude de Junggar-baseno. Ĝi distancas de maro je pli ol 2300 km sude, norde, oriente kaj okcidente. Oni povas diri, ke ĝi estas urbo, la plej malproksima de maro en la mondo.
La urbo areas 12000 kvadratajn kilometrojn. Tie vivas 2.082 milionoj da loĝantoj el han-, ujgur-, kazaĥ-, huj-, mongol- kaj aliaj 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultoj konsistigas 24.6%.
La naturaj riĉfontoj de Urumqi estas abundaj. Ĝi estas nomata karboŝipo sur olea maro. La rezervokvanto de nafta skisto kaj salo superis cent milionojn da tunoj. Ankaŭ la rezervokvanto de gipso, fosforo, fero, uranio, mangano, oro kaj aliaj estas rimarkinda. Tie etendiĝas 164 kvadrataj kilometroj da altaj montoj, glaciriveroj kaj eterne neĝkovritaj lokoj, 65 mil hektaroj da kampoj, 642 mil hektaroj da naturaj herbejoj kaj 90 mil hektaroj da arbaroj. Tie kreskas 300 specoj da sovaĝaj stepaj vegetaĵoj. Krom tio tie produktiĝas ankaŭ greno, oledonaj plantoj, melonoj, fruktoj kaj lupoloj. Tie estas ankaŭ abundo da lumaj, varmaj kaj ventaj energioj. Ĉio ĉi metis firman bazon por la ekonomia disvolviĝo de la urbo en la estonteco.
Urumqi estas ankaŭ turisma loko. Ĝi estis nepra trapasejo de la mondfama antikva Silka Vojo kaj interkruciĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la historio. Kun diversaj nacimalplimultoj ĝi havas fortajn naciajn trajtojn. Ĝi troviĝas meze de Eŭrazio kaj havas apartajn geografiajn trajtojn kaj klimatan medion.
Ĝi estis grava loko ĉe la norda Silka Vojo en la antikveco. En Tang-dinastio grava milita stratetegia loko Luntai ja estis proksime de ĝi. Fama poeto Cen Sen dufoje militiris tien, plurfoje atingis Luntai kaj verkis faman poemon priskribantan la belan pejzaĝon. Qing-dinastio estas grava periodo en la historio de Urumqi. Tiam oni konstruis urbomurojn, aranĝis prefektujan administracion, kulturis kampon kaj metis garnizonon. La diversnaciaj popoloj diligente laboris tie kaj dank' al tio la tiea produkto rapide kreskis, venis tien multe da komercistoj kaj tiam la loko estis pli prospera eĉ ol la urboj oriente de Jiayu-pasejo, tial la pozicio de Urumqi fariĝis pli kaj pli grava. Unue la milita kaj administra centro de la orienta Xinjiang translokiĝis de Barkol al Urumqi kaj poste ĝi anstataŭis Ili, la militan kaj administran centron de Xinjiang, kiu fariĝis landlima loko pro agreso de cara Rusio, kaj tial Urumqi fariĝis la politika, milita, ekonomia kaj kultura centro de la tuta Xinjiang.
Komence de la 20-a jarcento pro trafika malfacilo la ekonomio kaj kulturo de Xinjiang iom post iom postiĝis. Urumqi, kvankam estis ĉefurbo de la regiono, tamen restis malgranda antikva urbo. Post la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi multe ŝanĝiĝis kaj en la pasintaj 20 jaroj ĝiaj industrio, agrikulturo kaj paŝtado disvolviĝis rapide, senprecedence prosperis ĝia komercado, ĝia konstruado atingis novan skalon kaj ĝia fizionomio komplete ŝanĝiĝis.
Pro sia geografia favoreco Xinjiang estis nomata pordo de la lando jam en la antikveco. Ĝi najbaras al Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Hindio kaj aliaj 4 landoj kaj havas landlimon 5600 km. longan, 14 terajn kaj 2 unuaklasajn flughavenojn. Kiel ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Urumqi estas trafika nodo liganta la regionojn ambaŭflanke de Tianshan-montaro, trafika nodo de Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun ĝi funkcias kiel grava urbo liganta Ĉinion kun okcidentaj landoj kaj fenestro por ekonomia kaj kultura interŝanĝo internacie. De ĝia flughaveno sin etendiĝas 61 ĉinaj kaj internaciaj aerlinioj.17 paroj da ĉinaj kaj internaciaj vagonaroj trairas ĝin. La trafiko en ĝi estas tre facila. Ĝi estas ankaŭ telepoŝta nodo de Xinjiang. Tie funkcias telekomunikaj optikaj kabloj, diĝita poŝtelefona korespondado GSM, interreto k.a. kaj estas kondiĉoj por grandskala kaj rapida interŝanĝo kun aliaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉio ĉi tio formis modernan tridimensian Silkan Vojon kaj pretigis soci-ekonomian sistemon taŭgan por internacia konkurenco. Nun ĝi fariĝis internacia urbo kun landlimaj trajtoj meze de Eŭrazio.