Vădaş
El Vikipedio
Vădaş (hungare:Vadasd) estas vilaĝo en Rumanio norde de Sângeorgiu de Pădure. En 1910 ĝi havis 542 loĝantojn (hungaroj, ciganoj), en 1992 389 (98% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre ĝi apartenas al Neaua.
[redaktu] Renomaj personoj
- Zoltán Takács (14-a de februaro 1914 - 1985), hungara pentristo.
- Dénes Molnár (22-a de julio 1947-2000), grafikisto.