Văleni (Jibert)
El Vikipedio
Văleni (Jibert) (valenj) (hungare Dombos, germane:Wallendorf) estas vilaĝo en Rumanio norde de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 554 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 179 (rumanoj, 17% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1231. Ĝi estis saksa vilaĝo, sed loĝis ankaŭ italiaj valonoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj formiĝis en ĝi forta reformita hungara nobela kongregacio. La nobeloj koloniigis rumanajn servutulojn en vilaĝon. Ĝia saksa loĝantaro formortis. La trezoro de la preĝejo estis transportita en Lovnicon. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Jibert.