Vaiŝjo
El Vikipedio
Vaiŝjo estas ano de la tria prakasto de antikva Hindio, al kiu apartenis la komercistoj kaj terkulturistoj (PIV).
La vorto devenas de la sanskrita vorto वैश्य, (vire vaiśya, ine vaiśyā). La kasto formiĝis el la socie malsupra parto de la arjoj, kiuj ĉirkaŭ −1500 komencis enmigri en Baraton.
Vaiŝjoj nomiĝas, same kiel bramanoj kaj kŝatrioj, "dufoje naskitaj" kaj rajtas posedi la sanktan scion de la Vedoj kaj plenumi sanktajn ritojn.
Ĉi tiu artikolo pri "Vaiŝjo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Hinduismo | Barato | Ĝermo