Vasil Barka
El Vikipedio
Vasil Barka (ps. de Vasil Oĉeret) ukraine Василь Барка (1908-2005) - verkisto, literaturisto, tradukisto. Naskiĝis en Poltava provinco apud urbeto Lubni. Finis pedagogian kolegion, instruis matematikon en mezlernejo. 1928 - forveturis al Kubanio (nun - Krasnodara regiono en Rusio), Norda Kaŭkazio. Tie li diplomiĝis pri filologio. En 1930 aperis la unua poemkolekto en Ĥarkivo, ĝi ricevis negativan kritikaĵon. Doktoriĝis en Moskvo. Partoprenis 2-a mondmiliton, estis vundita kaj militkaptita. Post la milito elmigris en Usonon.
Literatura heredaĵo de V. Barka enhavas pli ol 20 volumojn de poemoj, romanojn, novelojn, eseojn, literatur-kritikaj artikoloj. Tradukis de la angla - Ŝekspiro, "La reĝo Liro", Biblion.
Romano "La flava princo" (tr. ankaŭ en francan) estas dediĉita la artefarita malsatego en Ukrainio de 1932-33. Laŭ romano oni faris filmon "Holod-33". Por Ukraina antologio ĉapitron de la romano esperantigis Viktor Pajuk.