Vasil Bobinskij
El Vikipedio
Bobinskij Vasil ukraine Василь Бобинський (1898-1938) - poeto kaj esperantisto. Naskiĝis en nuna Lviva provinco, lernis en gimnazioj de Lvivo kaj Vieno. Militis dum la Unua mondmilito, apartenis al Ukrainaj siĉ-pafistoj. 1920 - migris al Kijivo, kie fariĝis komunisto. Revenis al Lvivo, kie redaktis literaturajn revuojn. Pro persekutoj de pola policio Bobinskij kun familio iris al sovetia Ukrainio, al Ĥarkivo, kie partoprenis antaŭdoktorajn studojn ĉe la Akademia Instituto de Literaturo. 1933 - arestita pro aparteno al ukraina naciisma organizaĵo, mortpafita en 1938.
Lian poemon "Kanto de flugilhavaj centaŭroj" (1924) esperantigis Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 5).