Vasile Ĝorĝieski
El Vikipedio
Vasile ĜORĜIESKI (naskiĝis 1906 - mortis la 4-an de februaro 1980 en Prilep, Jugoslavio) estis blindula esperantisto.
Li postlasis al sia loka societo riĉan brajle presitan libraron. Li aktive partoprenis en la laboro de la societo jam ekde ĝia fondiĝo en 1928 kaj laboris ankaŭ en la blindula Esperanto-movado.