Velingtono
El Vikipedio
Geografio > Oceanio > Nov-Zelando > Listo de urboj de Nov-Zelando > Velingtono < Urboj
Velingtono (Wellington Te Whanganui-a-Tara aŭ Poneke) estas la ĉefurbo de Nov-Zelando, la sesa plej granda urbo en la lando kaj la plej dense loĝata nacia ĉefurbo en Oceanio. Velingtono situas en la Velingtona regiono kaj kuŝas sur la suda pinto de la norda insulo en la geografia centro de la lando.
Velingtono estas ĉefurbo ekde 1856 kaj havas hodiaŭ 167.600 loĝantojn. La urbo kovras entute 290 km². Velingtono estas la plej suda ĉefurbo en la mondo.