Viktor Aroloviĉ
El Vikipedio
Viktoro (Viktor Semjonoviĉ) Aroloviĉ (ruse Виктор Семёнович Аролович) (naskiĝis 1946). Esperantistiĝis en 1966. Rusiano kaj sovetiano. Redaktoro, doktoro pri matematiko. Unu el la plej aktivaj esperantistoj en Rusio dum la lasta triono de la 20-a jc kaj komence de la 21-a jc. En diversaj tempoj prezidanto de SEJM, SEU kaj REU, estrarano de ASE, komitatano de UEA, redaktoro de SEJM-informilo Aktuale. Tradukis kaj redaktis multe da politikaj broŝuroj. Kuntradukis en la rusan lingvon la libron de Ulrich Lins La danĝera lingvo. Redaktoro de multaj libroj, i.a. de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker. Kunredaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto. Aŭtoro de multaj artikoloj pri movadaj aktualaĵoj, E-historio kaj esperantologio, tradukinto de kantotekstoj. Aktiva partopreninto de multegaj sovetiaj kaj rusiaj Esperanto-tendaroj, kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj.
Unu el liaj ŝatokupoj estas intelektaj ludoj, precipe "Kio? Kie? Kiam?" kaj "Propra Ludo".