Vilibald Scheiber
El Vikipedio
Vilibald SCHEIBER (1904-1974) komponisto kaj muzika pedagogo. Naskita en České Budějovice, estis profesoro de la Konservatorio en Brno, direktanto de orkestro de la teatro en Brno, ĉefo de la operejo en Opava. Membro de la Esperantista klubo en Brno ekde 1945 kun la funkcio de ĉefo de artismaj muzikprogramoj. Okaze de gravaj datrevenoj de la Esperanto-movado kaj aliaj li organizis publikajn artprogramojn, pli ol 60, kiuj altigis la prestiĝon de la esperantistoj ankaŭ en la ekstermovada medio. Li muzikigis poemojn de Křička kaj Baghy.