Vintraj Olimpikoj 2006
El Vikipedio
La 20-aj Vintraj Olimpikoj okazis de la 10-a al la 26-a de februaro 2006 en Torino (Italio).
Enhavo |
[redaktu] Partoprenantoj
Partoprenis 82 nacioj, kio signifas rekordon en la historio de la Olimpikoj. Okazis 84 konkursoj en 7 sportoj kaj 15 fakoj. El la 2633 partoprenantoj 1006 estis virinoj kaj 1627 viroj.
La olimpikan ĵuron elparolis Giorgio ROCCA por la sportistoj kaj Fabio BIANCHETTI por la juĝistoj. La olimpikan fajron alportis Stefania Belmondo, kiu, kiel eksa olimpika medalulo, havis sufiĉe fortan spiron por kure atingi la 57 metrojn altan torĉon, la plej altan en la olimpika historio.
Sur la apuda mapo diversaj koloroj klasas la landojn laŭ la nombro de partoprenantoj:
- verda: 1–9 sportistoj
- blua: 10–49 sportistoj
- oranĝa: 50–99 sportistoj
- ruĝa: 100 aŭ pli da sportistoj
[redaktu] Teamoj
[redaktu] Oficiala Devizo
Kvankam la olimpikoj okazis en Italio, ilia oficiala devizo estis ne en la itala, sed en la angla lingvo.
- "Passion lives here." (pasio vivas ĉi tie.)
[redaktu] Ekstera ligilo