Vira sekso
El Vikipedio
La vira sekso estas en la duseksa generado la sekso kiu kontribuas la pli malgrandajn gametojn, apud bestoj kaj homoj nomataj spermatozooj. Tiuj koncepcias la pli grandajn gametojn (ovoĉolojn) de la ina sekso por la gerero de po unu ido.
Apud homoj vireco estas difinita per multaj biologaj kaj socialaj faktoroj. La biologiaj viraj signoj de homoj estas:
- Po unu seksa kromosomo X kaj Y,
- la anatomiaj karakterizaĵoj kiel peniso, skroto kaj testikoj
- la koresponda kvanto de la vira seksa hormono testosterono kiu regulas la kresko de la sekundaraj seksaj signoj (barbo ...).
En socioj kie la regado kutime praktikiĝas de viroj, oni ofte asocias la vorton "vira" kun "kuraĝa", "forta" kaj "firma".
La vira sekso ofte signiĝas per la simbolo ♂, la stiligitaj lanco kaj egido de la dio Marso.