Vitold Konstantinoviĉ Tenisov
El Vikipedio
Vitold Konstantinoviĉ TENISOV, ruso, eksoficiro. Naskiĝis en 1872, mortis en la 25-a de novembro 1922. Esperanton ellernis en 1893 en Niĵnij kaj altiris multajn oficirojn al Esperanto. En multaj urboj agis por Esperanto. Siajn lastajn jarojn li pasigis en malriĉeco en Barnaul (Siberio), kie fondis Esperanto-Grupon kaj eldonis maneskribatan rondirantan gazeton „Fajrerĉeno“.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |