Volto
El Vikipedio
Volto estas la derivata unuo de la la elektra tensio kun unuosigno V kaj formulsimbolo U. La volto estis nomata laŭ la itala fizikisto Alessandro Volta . Unu volto egalas al la elektra potencialdiferenco inter du punktoj de homogena, egaltemperaturigita konduktaĵo, en kiu ĉe konstanta kurento de unu ampero estiĝas inter tiuj du punktoj unuvatta povo.