Volumeno
El Vikipedio
La volumeno estas la spaco okupata de iu korpo.
La formulsigno jenas V. La SI-unuo estas m3 (kubmetro).
Enhavo |
[redaktu] Historio
La unuaj konataj formuloj de la volumenklalkulko devenas el Egiptio. La Moskva papiruso estas kolektaĵo de kalkuloj kaj datita al la jaro 1850 a.K.. Inter alie aperas tie la formuloj por kalkuli la volumenon de egalflanka kvarangula konuso.
La kalkulo okazis per analizo kaj konekta sintezo. Tio signifas, ke la korpoj estis al konataj korpoj diserigitaj kaj la unuopaj volumenoj estis adiciitaj.
[redaktu] Mezurmetodoj
Dum longa tempo evoluis multaj metodoj por mezuri, kalkuli la volumenon:
- Plenigo: La korpo estis per sablo aŭ akvo plenigita, kies kvanto estis difinita per konata barelo.
- Akvoelpremo La korpo estas mergata en barelon plenigitan tute per akvo. La superfluita akvo estas mezurita en konata barelo.
[redaktu] Algebra kalkulo
Oni povas el konataj dimensioj kaj formoj kalkuli la volumenon de korpo, por kiu estis priskribita matematika formulo:
Ekzemploj:
[redaktu] Unuoj
1 m3= 1000 dm3 = 1000 Litroj
forstoekonomio:
1 spacometro (staploligno) = 0.7 m3 (lignomaso sen interna aero)