Vortlisto de la nederlanda lingvo
El Vikipedio
La Vortlisto de la nederlanda lingvo, pro ĝia verda kovrilo ankaŭ ĝenerale konata kiel la Verda Libreto, estas eldono de la Akademio de la nederlanda lingvo.
La libro donas superrigardon pri la ĝusta ortografio de vortoj en la nederlanda lingvo, inter alie bazita je decidoj de la belga kaj nederlanda registaroj.
[redaktu] Eldonoj
La Verdan Libreton eldonas Sdu en Nederlando kaj Lannoo en Flandrio. Ĝi estas disponebla en papera kaj KDa versioj. La akademio ankaŭ proponas senpagan oficialan retpaĝaron.
La 15an de oktobro 2005 aperis la plej lasta aktualigita versio.