Wilhelm Heile
El Vikipedio
Wilhelm HEILE (18-an de decembro 1881 en Diepholz - 17-an de aŭgusto 1969 en Harpstedt) estis germana politikisto.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Li studis maŝininĝenieradon ekde 1905 en teknika altlenejo de Hannover, sed oni forigis lin samjare pro partopreno en Asocio de Germanaj Studentoj. Poste li laboris kiel redaktisto ĉe Danziger Allgemeinen Zeitung, sed samjare ŝanĝis al National-Zeitung en Berlino. Inter 1906 ĝis 1908, li estis eldonisto de Deutschen Hochschule. Dum la unua mondmilito soldatis Heile en infanterio.
Ekde 1912 ĝis 1919, li verkis por kaj gvidis semajnan ĵurnalon Die Hilfe, kie li kunlaboris kun la fondinto Friedrich Naumann kaj periode kun Theodor Heuss. Post morto de Naumann (1919), li transprenis la eldonadon de tiu ĵurnalo. Li estis membro de la Gesellschaft zur Förderung der inneren Kolonisation. Li apogis la ideon de Mezeŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj en la ĵurnalo Die Hilfe kiel paŝon al Eŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Post la unua mondmilito, li estis la unua rektoro de ŝatcivitana altlernejo- fondita de Naumann en 1918, Berlino -, el kiu formiĝis en 1920 la Germana Altlernejo pri Politiko, en kiu Heile laboris ĝis 1933 kiel docento pri ŝtataj sciencoj. Li estis maldungita en 1933 el ĉiu pozicio, kaj poste laboris (1933-36) kiel ekonomo en Niederlausitz, tradukisto kaj lekoro (1936-1941).
Post la dua mondmilito, li estis inter la unuaj reprezentantoj de la novfondita Eŭropa Unio. Oni nomis post li la straton Wilhelm-Heile-Straße en Syke benannt.
[redaktu] Politiko
Heile membris en la Pogresema Popolpartio dum la imperiestra epoko. En 1918 partoprenis li la fondon de Germana Demokrata Partio (DDP).
En 1946 li kunfondis la FDP-n en Niedersachsen, ekde 1947 membris en la Germana Partio.
[redaktu] Publikigaĵoj
- Student und Politik, in: Akademische Blätter, Jg. 1905/06, Seiten 185-187.
- Der Deutsche Volksstaat, Schriften zur Inneren Politik (mit Walter Schotte), 1917
- Nationalstaat und Völkerbund. Gedanken über Deutschlands europäische Sendung, Halberstadt 1926
- Europäische Cooperation, Berlin 1929
- Das Problem gerechter Grenzen zwischen den Staaten, Berlin 1929
- Abschied von der FDP, Syke 1947
[redaktu] Literaturo
- Richard Gribow, Wilhelm Heile 80 Jahre alt, in: Akademische Blätter, Jg. 1961, Seiten 255-256
- Ludwig Luckemeyer, Wilhelm Heile. 1881-1981. Föderativer liberaler Rebell in DDP u. FDP u. erster liberaler Vorkämpfer Europas in Deutschland. Politisch-zeitgeschichtliche Festschrift aus Anlaß d. 100. Geburtstags d. engsten Mitarbeiters Friedrich Naumanns u. Präsidenten d. FDP am 18. Dez. 1981, Wiesbaden 1981