Wilhelm Leberecht Götzinger
El Vikipedio
Wilhelm Leberecht GÖTZINGER naskiĝis en 1758 en Struppen kaj mortis en la jaro 1818. Tri jarojn post Carl Heinrich Nicolai li publikigis en 1804 sian klasikan vojaĝgvidilon " Schandau und seine Umgebungen oder Beschreibung der sogenannten Sächsischen Schweiz ". Tiu ĉi libro estas legebla eĉ ankoraŭ hodiaŭ kun utilo kaj ĝuo. Per precizaj priskriboj de vojoj kaj naturo Götzinger kontribuis multe al la malfermiĝo de la regiono por la turismo. Ĉe la piedo de "Bärenstein" li malkovris la kavernon "Wolfshöle", kiu nun portas lian nomon (Götzingerhöhle).