Wilhelm Wildebrand
El Vikipedio
Wilhelm WILDEBRAND (Vilhelmo VILDEBRAND) (1904-1998) estis germana esperantisto aktiva en la laborista movado. Unu el la gvidantoj de la opozicio kontraŭ SAT, dotita per oratora talento, li iĝis prezidanto Germana Laborista E-Asocio post ties kongreso en Eseno (1930) kaj ĝis ĝia likvidiĝo en 1933. Li denove aktivis post la repermeso de E-o en GDR (1965). Li mortis la 27-an de junio en Lepsiko. Li publikigis multajn artikolojn en „Arbeiter E-ist“.