Willem P. Roelofs
El Vikipedio
Willem P. ROELOFS (1910-1998), pli konata kiel Petro Rulofido, forpasis la 11-an de marto en Soest (Nederlando). Li lernis Esperanton en 1927 kun sia patro. Estinte membro de LIEA ekde 1929, ankaŭ kiel fakdelegitn pri kemio, li eksiĝis en 1962 (la epoko de la debato pri "-ata/-ita") pro lingva malkonsento. Tio ne malhelpis lin subteni la Asocion grandanime kiel patrono de TEJO, ano de Societo Zamenhof kaj mecenato de diversaj iniciatoj. Studinte kemion, Rulofido doktoriĝis en 1951 per disertaĵo pri ekonomika temo, kaj ankaŭ en la Harlema UK (1954) li prelegis pri mono, "fundamenta homa kreaĵo".
Ekde la lanĉo de Scienea Revuo en 1948 li estis ties kunredaktoro ĝis 1961. Dum pluraj jardekoj li studis la refleksivon en Esperanto, kunmetante ekzemplaron de du mil citaĵoj. De 1977 li agis kiel kasisto kaj redaktoro de Universala Ligo, malfondita en 1996. Por Rulofido - frua rifuzanto de militservo kaj aktiva pacisto - Esperanto, pacismo kaj novaj ekonomiaj konceptoj estis eroj de la sama homaranisma mondrigardo.