William Ramsay
El Vikipedio
William RAMSAY (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1852, mortis la 23-an de julio, 1916) estis skota kemiisto.
Kiel filo de oficisto li naskiĝis en Glasgovo, Skotlando. Ekde 1870 li studis kemion en Tübingen, Germanio. En 1872 li doktoriĝis kaj revenis al Glasgovo.
En la jaro 1880 li farigixis profesoro en la Universitato de Bristol, de 1887 ĝis 1913 (kiam li retiriĝis) li okupis saman postenon en Londono. Dum siaj lastaj vivojaroj li intense priesploris la radiumon kaj malsaniĝis je kancero. Li mortis en High Wycombe, Buckinghamshire.
Lia plej granda merito estas la malkovro de la noblaj gasoj argono, kriptono, neono kaj ksenono kaj ties klasifiko laŭ la perioda tabelo de la elementoj. Pro tio li en la jaro 1904 gajnis la Premion Nobel de Kemio.