Worms
El Vikipedio
Worms estas urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio laŭ la rivero Rejno. Ĝi havas proksime 81.250 loĝantojn (de 2004).
Worms estas konata i.a. pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.
La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961 kaj la Muzeo de la Nibelungoj.
Ĝemelurboj
Ekstera ligilo
- Oficiala retejo Germana kaj angla versioj haveblaj.
Bildo-galerio
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.