WYSIWYG
El Vikipedio
Estas akronimo de What You See Is What You Get (angle "tio kion vi vidas estas tio kion vi ekhavas", en Esperanto: "vidate vidote"). Tiu termino aplikiĝas al tekstprilaboriloj kaj similaj redaktiloj de teksto kun formato, kiuj permesas skribi dokumenton rekte montrante la finan rezultaton laŭ oni skribas. Ĝi distingas tiajn programojn de tiaj sur kiujn oni skribas la tekston ene de fontkodo per kiu oni difinas la tekstformaton. Ekzemplo de tiaj programoj estas la tekstprilaborilo LaTex, per kiu oni skribas en lingvo TeX.