Ys
El Vikipedio
Is (aŭ Ys, en la bretona Kêr-Is) estis urbo laŭ legendo konstruita, en la golfeto Douarnenez en Bretonio, de Gradlono, reĝo de Kernevo, por sia filino Dahut. Laŭ la legendo, Is situis sub la marnivelo, malantaŭ kluzaj pordegoj, kaj Gradlono posedis la solan ŝlosilon. Sed Dahut laŭdire ŝtelis la ŝlosilon kaj donis ĝin al Satano, kiu malfermis la pordegojn. La urbo inundiĝis kaj ĉiuj urbanoj mortis krom Gradlono mem kaj sankta Gŭenoleo. Poste Gradlono fondis la urbon Quimper, kie post lia morto oni starigis statuon pri li.