Záhony
El Vikipedio
Záhony (zahonj) estas urbo en Hungario (en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg kaj limtrapasejo al Ukrainio.
- Areo: 0,687 km2
- loĝantaro 4702 (2001)
La urbo estas grava fervoja kaj aŭtovoja krucpunkto al (pli frue al Sovetunio, nun al Ukrainio. La rapidtrajno de Budapeŝto al Moskvo tie trapasas la limon. Ĉar la rusa fervojo havas pli larĝan relspuron, tial funkcias ranĝostacio en la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo (Fényeslitke, Komoró, Tuzsér, Eperjeske). Sur la alia flanko de la limo troviĝas Ĉop (hungare Csap).
La komunumo urbas ekde 1989.
La unua mencio de la loko estas el la 14-a jarcento. La komunumo servis kiel juĝejo dum jarcentoj. En la 19-a jarcento laboris tie ĉi sega kaj sukera uzino, sed la grava evoluo okazis post malfermo de la fervojlinio Nyíregyháza-Ĉop (1873). En 1873 li konstruis sur la rivero Tisao (aŭ Tibisko) lignoponton, poste eĉ el fero. Tiu ponto estis detruita dum la dua mondmilito, sed poste rapide rekonstruita.
La urbo originale apartenis al la iama Ung fortikaĵa departemento, sed en 1922 ĝi estis aligita al departemento Szabolcs
- poŝta kodo: HU-4625
- telefona antaŭnumero: (36)- 45
Najbaraj vilaĝoj estas Győröcske, Tiszabezdéd, Zsurk.