Zalalövő
El Vikipedio
Zalalövő estas komunumo en departemento Zala, Hungario, 20 km okcidente de Zalaegerszeg, sur la bordoj de la rivero Zala, kun ĉ. 3500 loĝantoj. Ĝi estas loĝata ekde la antikvo, ĉar nur tie estis trapasejo tra la rivero Zala, ĉirkaŭita de marĉoj. Ĝia romia nomo estis Salla, poste sensignifiĝis kaj iĝis forlasita urbo.
La skribita historio estas konata ekde 1352 tiam en formo de Luuew. La nomo aludas je sagopafistoj, kiuj servis en la limregionoj dum la mezepoko.
Ĝi transformiĝis en la turka epoko je fortikaĵo, gardis tie 6 rajdistoj kaj 20 infanteriano. Ilia tasko estis la defendo de la ŝtona ponto super la rivero Zala. La komunumo iĝis pli poste kampara urbo regiona centro kun vigla komerca trafiko. En 1863 iĝis konata kiel Zala-Lővő.
La hodiaŭa komunumo estiĝis per alligo de Zalapatak, Zalamindszent kaj Pusztaszentpéter (1925). Oni alligis en 1981 Budafa (konata pro naftokampoj). La komunumo estis deklarita je urbo en 2000.