Zarasai
El Vikipedio
Zarasai | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Utena |
Subdistrikta Komunumo: | Zarasai |
nombro de enloĝantoj: | 22 900 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 8 000 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1 334 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 385 |
koordinatoj: | 55° 44' Norde, 26° 15' Oriente |
Zarasai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena, kaj troviĝas 49 kilometrojn nordoriente de la distrikta ĉefurbo Utena, proksime de la limo al Latvio. Plia urbeto de la komunumo estas Dusetos.
La regiono plenas je lagoj. Tutproksime al la urbo troviĝas la lagoj Zarasas sudokcidente, Zarasaitis sude, Baltas ("la blanka") sudoriente kaj Griežtas ("la severa") oriente. Zarasaitis kaj Griežtas konektiĝas per la rivereto Laukesa.
Dum la jaro 2005, la komunumo havis 22 900 enloĝantojn, el tio la urbo mem 8 000. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1506, kaj formalajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1843.
La subdistrikto havas multajn restaĵojn de montetaj fortikaĵoj el la 9-a ĝis 12-a jarcento, kiuj uziĝis dum la defendo kontraŭ la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj, kiu atakis la regionon el Daugavpils.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.