Zdeněk Hršel
El Vikipedio
Zdeněk HRŠEL (naskiĝis la 19-an de septembro 1928 en Hradec Králové) estas ĉeĥa esperantisto, filologo kaj bibliotekisto.
Li naskiĝis kiel filo de muzikisto-esperantisto en Hradec Králové, kie li konatiĝis dum siaj gimnaziaj studoj kun profesoro Miloš Lukáš. Tial estas komprenebla la afero, ke samideano Hršel laboras en la Esperanto-movado ekde sia junaĝo, unue en sia naskiĝurbo Hradec Králové, poste en Brno. Multajn jarojn li estis sekretario de la Esperanto-Klubo en Brno, kie li estis la plej grava kunlaboranto de s-ano Josef Vondroušek. Ekde la jaro 1988 li funkcias kiel prezidanto de la Klubo.
Gravan spuron li faris en la Esperanto-kulturo. Informiloj "Hradecano" kaj "Bulteno de EK Brno" estis multfoje ne nur preparitaj de li, sed eĉ tajpitaj. Kunlabore kun la universitata biblioteko li ellaboris katalogon de Esperanto-verkoj. En 1984 li iniciatis kaj gvidis laborojn pri la novaj Esperanto-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta vortaroj kaj restis unu el la kunlaborantoj, kiam la vortaroj estis preperataj por preso. Grave li kontribuis ankaŭ dum la redaktado de Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamaryt, Propra biografio de Karolo la Kvara (glosaro) kaj Cent jaroj de Esperanto-Klubo en Brno. Plurajn jarojn li kolektas bibliografion de la tutviva verkaro de Miloš Lukáš.
[redaktu] Verkoj
- Apliko de Esperanto en la laboro de informcentroj (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko: kolekto de seminariaj referaĵoj; p.18 - 24 : bibliogr. p. 24)
- Esperanto: soupis literatury z fondu Státní vědecké knihovny v Brně (Listo de E-literaturo en la Ŝtata Scienca Biblioteko de Brno, 1981 - kun Božena Kyjovská)
- Bibliografio de la verkaro de Miloš Lukáš (manuskripto)