Zhang Ziyi
El Vikipedio
Zhang Ziyi | |
---|---|
Ĉina aktoro (fotita dum gazetprelego) | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1979 Pekino, Ĉinio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
ZHANG Ziyi estas ĉina aktorino, kiu naskiĝis la 9-an de februaro 1979 en Pekino. Ŝia propra nomo (Ziyi) signifas "la feliĉa infano".
Ŝia patrino estis varteja instruistino kaj ŝia patro laboris kiel ekonomo. Por "fortigi sian korpon", la dekunujara Ziyi partoprenis en kursoj de danco en lernejo, kiu estis ligita kun la Danca Universitato en Pekino. Ŝi lernis tie kvar jarojn.
Kvankam ŝi jam sciis tre bone danci ricevante premiojn, en la aĝo de dek kvin jaroj ŝi decidiĝis ĉesigi la studadon pri danco kaj ekorientiĝi al la kino. Tiu ĉi elekto montriĝis tre sagaca, ĉar post kelkaj jaroj en la Centra Drama Akademio de Pekino ŝi estis elektita de Zhang Yimou, unu el la plej famaj reĝisoroj en Ĉinio, por roli en filmo Wǒde fùqīn mǔqīn - Miaj gepatroj. Tiu ĉi filmo ricevis la arĝentan Urson en la Berlinale 2000.
Sed estis nur komenco. La tuta monda malkovris ŝian belegan vizaĵon en eble la plej fama ĉina filmo: Wò hǔ zàng lóng - Tigro kaj drako kun tre famaj ĉinaj geaktoroj: Chow Yun Fat (ŝia idolo) kaj Michelle Yeoh (kiu rolis en la filmo Tomorrow never dies - Morgaŭo neniam mortas). Post tio, Zhang Ziyi verŝajne fariĝis la plej konata ĉina aktorino tutmonde. Kaj nun, ŝi daūrigas sian sukceson, eĉ rolante en usonaj filmoj (Rush hour 2 - Pinthoro 2, Memoirs of a geisha - Memoraĵoj de gejŝo) sed ŝi tamen preferas resti aktorino en Ĉinio, kie ĉiuj reĝisoroj deziras labori kun ŝi.
En 2006, la ĉina registaro malpermesis la spektadon, komercadon de ŝia filmo Memoraĵoj de gejŝo kaj nomis ŝin perfidulo, ĉar ŝi ludis japanan gejŝon en la filmo. La filmo aĉeteblas je kelkaj dolaroj sur la ĉinia nigra merkato.
[redaktu] Filmaro
- 2006 • Ye yan
- 2005 • Memoirs of a geisha (Memoraĵoj de gejŝo)
- 2005 • Operetta tanuki goten
- 2004 • Mo li hua kai (Jasmena floro)
- 2004 • 2046 (2046)
- 2003 • Shi mian mai fu (La domo de l' flugantaj ponardoj)
- 2003 • Jopog manura 2: Dolaon jeonseol (Mia edzino estas gangstero 2)
- 2003 • Zi hudie (Violkolora papilio)
- 2002 • Yīng Xióng (Heroo)
- 2001 • Wu shi (Musao)
- 2001 • Shu shan deng zhuan (La legendo de Zuo)
- 2001 • Rush hour 2 (Pinthoro 2)
- 2000 • Wò hǔ zàng lóng (Tigro kaj drako)
- 1999 • Wǒde fùqīn mǔqīn (Miaj gepatroj)