Vikipediisto:Ziko
El Vikipedio
Ziko van Dijk
Mi estas germano, naskiĝinte en 1973 en Kirchhellen kiel Marcus Sikosek, sed vivas nun en Nederlando kaj ekde 2006 nomiĝas Van Dijk. Mi estas esperantisto ekde 1987/88, kaj konatiĝis kun Vikipedio en julio 2003 danke al Chuck Smith.
Saluton Ziko. BONVOLU konformigi viajn kontribuojn al la Vikipedia stilo. Mi vere ne ŝatas devi postkuri vin kaj enordigi ĉiujn viajn kontribuojn dum mi neglektas miajn ŝatitajn temojn. Jen estas iuj konsiloj:
- La titolo de la artikolo estu en peza litertipo
- La unua lineo de artikolo estu propozicio. Ne estas Vikipedia stilo simple ĵeti amason de substantivoj en artikolon sen vera strukturo. Ekz., anstataŭ de "John C. Wells. Brito. Fonektisto." Vi devus skribi "John C. Wells estas brita fonetikisto..."
- Fotoj estu antaŭ la komenco de la teksto, ne post la fino.
- Fotoj estu prefere malgrandaj. Ne estas plaĉa aspekto kiam la foto estas pli dika ol la tuta teksto.
- Ĝenerale ne estas kialo por uzi la HTML marko BR en viaj artikoloj. La Vikipedia softvaro plejparte zorgos pri formatado tia por vi.
Bonvenon al Vikipedio kaj dankon pro plenigi la mankon de artikoloj pri UEA-prezidanto. Tamen, bv. sekvi la stilon, kiun ĉiuj aliaj homoj plejparte sekvas. Kriĉjo 10:53, 8. Jul 2003 (UTC)
- Kriĉjo, mi esperas ke vi povos esti iom pli afabla al la komencantoj de Vikipedio estontece. Unu el la belecoj de Vikipedio estas ke komencantoj povas veni kaj kontribui kaj iom post iom lerni la sistemon. Ankaŭ, ĝenerale estas pli kutima bonvenigi iun unue kaj poste kritiki. ;-) Ĉiukaze, ĉu vi povas verki paĝon pri stilo en Vikipediaj artikoloj ĝenerale? Estus pli bone havi paĝon kun tiaj reguloj tiel ke ni povos simple doni ligilon al tiu paĝo estontece. Ankaŭ tie la komunumo povos decidi kiujn regulojn bonus havi tie. Vi jam havas bonan komencon ĉi tie. Dankon pro via laboro, Chuck SMITH