Zirc
El Vikipedio
Zirc situs 20 kilometrojn norde de Veszprém situas tiu ĉi malnova urbeto, loĝata jam ekde la hejmokupo de hungaroj. Tamen de tiuj unuaj tempoj, post la turkaj detruoj restis preskaŭ nur unu pilierfasko de la iama cisterciana abatejo. La plej granda parto, kiun oni nun povas vidi, konstruiĝis en la 18-a jarcento. La plej gravaj estas: la cisterciana preĝejo kun la altarpentraĵoj de la aŭstra Maulbertsch, kaj la klostro, kie videblas ekspozicio de la Naturscienca Muzeo, pri la faŭno, flaŭro, historio kaj etnografio de la ĉirkaŭaĵo. Estas tre bela kaj speciala malnova biblioteko samloke. La botanika ĝardeno de la abatejo ankaŭ estas malnova kaj fama.