Ĉeĥa Esperanto-Asocio
El Vikipedio
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de UEA en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj en kvindeko da kluboj kaj deko da sekcioj. Fondita en 1969, sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membroj, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
Ĝia presorgano estas Starto. Plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolikoj), Aŭroro de blinduloj, Bulteno de EK Praha kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj. Esperantaj someraj lernejoj troviĝas en Lančov, Sebranice, Nekvasovy kaj Skokovy. La ĉeĥaj esperantistaj gejunuloj unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
La asocio ĉiujare aranĝas konferencon, kutime aŭtune, ĉiun trian jaron anstataŭ konferenco estas organizata nacia kongreso, kiu diferencas de konferenco per tio, ke ĝi elektas novan asocian estraron kaj nomumas novajn honorajn membrojn.