Ĉuvaŝa lingvo
El Vikipedio
Lingvistiko > Turka lingvaro > Ĉuvaŝa lingvo < Ĉuvaŝoj < Etno < Etnografio
Ĉuvaŝa lingvo estas unu el tjurkaj lingvoj – sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la hazara.
Enhavo |
[redaktu] Kie oni parolas ĝin
Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.
[redaktu] Kiom da parolantoj estas
Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.
[redaktu] Priskribo kaj interesaĵoj
Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.
La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.
[redaktu] Alfabeto
Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.
А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я