Ĉvaneo
El Vikipedio
Pretorio (angle: Pretoria [pretORia]) nun nomita Ĉvaneo laŭ decido de la urbestraro je la 25-a de majo 2005, estas la oficiala ĉefurbo de Respubliko de Sud-Afriko. (Cetere en Kaburbo troviĝas la sidejo de la parlamento same kiel la duonjara sido de registaro de januaro ĝis junio (tio estas iometa ĉefurba funkcio). La urbo situas Mapo en Nordoriento de la lando en la provinco Gauteng ĉ. 56 km norde de Johannesburg kaj 260 km okcidente de Nelspruit. La urbo havas ĉ. 830.000 loĝantojn (en grandareo pli ol 2 mio. loĝantoj).
Ĉvaneo estas ankaŭ la nomo de la distrikto en kiu la urbo estas situi.
Je la 8-a de marto 2005 la urba parlamento decidis alinomi la urbon al Ĉvaneo (Ndebele kaj alilingve: Tshwane). La ŝanĝo tamen bezonas la aprobon de la landa parlamento.
Pretorio estas sidejo de la registaro de julio ĝis decembro (ŝanĝe kun Kaburbo) same sidejo de Teleuniversitato UNISA (University of South Africa), kiu estas kun pli ol 100.000 studentoj unu el la plej grandaj Teleuniversitatoj de la mondo. Kiel Pretoria flughaveno funkcias la flughaveno Jan Smuts de Johannesburg: de tie oni povas per Impala-buso atingi Pretorion dum unu horo. Stacidomo de Pretorio situas ĉe la suda urborando.
Multaj stratoj estas borderitaj de – originale el Havajo venantaj – Jakarando-arboj (Jacaranda mimosifolia). Printempe (ekde oktobro) ili karakterizas la urbopejzaĝon per malvokoloraj floroj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La originala setlejo Potchefstroom ricevis la nomon Pretorio en 1855 laŭ Andries Pretorius, kiu venkis en batalo kontraŭ la zuluoj (pro tio la nigruloj volas alinomigi la urbon).
La urbo Pretorio konsistis en 1863 el ĉ. 50-60 konstruaĵoj kaj 300 loĝantoj. Post la malkovro de oro kaj diamantoj venis la metiistoj, aĉetistoj, entreprenistoj kaj inĝenieroj.
[redaktu] Kulturo kaj vidindaĵoj
- La placo "Church Square" kun statuo de iama prezidento Paul Kruger urbocentre
- Reserve Bank kaj Justizpalast ĉe la norda flanko de Church Square
- Republikeinse Raadsaal, en renesanca stilo, kiu servas hodiaŭ kiel urbodomo, antaŭe kiel sidejo de la registaro, sude de Church Square.
- Union Buildings, registara sidejo de julio ĝis decembro, en klasicisma stilo el hela grejso, arkitekto: Sir Herbert Baker.
- J. G. Strijdom Square: skulptaĵa grupo el baŭmantaj ĉevaloj kaj trodimensiigita brusto de iama ĉefministro (1954-58), laŭ kiu estis nomumata la placo kaj la skulptaĵo.
- Ŝtata Teatro de Pretorio
[redaktu] Eksterurbe
- la Zoo
- Botanika Ĝardeno
- „Pioneer Open Air Museum”
- ” Onderstepoort Nature Reserve”
- „Wonderboom”
[redaktu] Muzeoj
- Transvaal Museum (Naturkoniga Muzeo)
- Museum of Geological Survey (Geologia Muzeo)
- Melrose House (Kontrakta subskribo pri fino de la Bura milito)
- Voortrekker-monumento - Bura monumento pri epoko de blankula setliĝo/okupo
[redaktu] Klimato
En Pretorio la suno brulas averaĝe 360 tagoj jare. La klimato varias inter subtropika kaj varmega, kun humida somero kaj relative agrabla, seka vintro.