Ĥaŭtengo
El Vikipedio

Ĥaŭtengo (en la afrikansa kaj angla Gauteng) estas provinco de Sud-Afriko.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La provinco estis formita en aprilo 1994 el parto de la malnova provinco Transvalo per la provizora sud-afrika konstitucio de 1994. La provizora nomo estis Pretoria-Witwatersrand-Vereeniging (aŭ PWV; la nomo estas kunmetita el la urboj Pretorio kaj Vereeniging kaj regiono Witwatersrand). Ĝin oni nomis Ĥaŭtengo en decembro 1994.
Ĥaŭtengo estas la plej malgranda provinco de lando kun 1,4 % de la areo, sed ĝi havas loĝantaron de 8 837 178 (censo de 2001), la duan post Kvazulu-Natalo.
[redaktu] Etimologio
La nomo Ĥaŭtengo venas de Sesota-lingva vorto por "loko de oro". Efektive en la regiono troveblas oro, kies minado ek se 1886 donis al ĝi ekonomian prosperon.
[redaktu] Loĝantaro
Post kiam la 12-a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de la provincoj, la loĝantaro pligrandigis al 9 180 242. Ĝi jene dividiĝas laŭ la gepatraj lingvoj:
Lingvo | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Zulua | 1 937 312 | 21% |
Afrikansa | 1 249 952 | 14% |
Suda sota | 1 152 796 | 13% |
Angla | 1 101 820 | 12% |
Norda sota | 1 024 937 | 11% |
Cvana | 910 803 | 10% |
Kosa | 642 715 | 7% |
Conga | 571 203 | 6% |
Ndebela | 209 684 | 2% |
Vendaa | 159 958 | 2% |
Svazia | 129 399 | 1% |
Aliaj | 89 663 | 1% |
Sumo | 9 180 242 | 100% |
[redaktu] Distriktoj
Distrikto | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Johanesburgo | 3 225 811 | 35% |
Ekurhuleni | 2 480 274 | 27% |
Ĉvaneo | 1 985 980 | 22% |
Sedibeng | 794 597 | 9% |
Uesta Rando | 533 669 | 6% |
Metsweding | 159 911 | 2% |
Totalo | 9 180 242 | 100% |
[redaktu] Urboj
Plej granda urbo estas la provinca ĉefurbo Johanesburgo, al kies aglomeraĵo apartenas Soweto. La sud-afrika ĉefurbo Pretorio apartenas al la aglomeraĵo de Ĉvaneo. Inter la du algomeraĵoj situas la komuna internacia flughaveno Jan Smuts.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.