Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de bulgaraj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de bulgaraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de bulgaraj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] Neli Abaĝieva
Neli ABAĜIEVA (naskiĝis en 1922), bulgara aktivulino, iama delegito pri flegado, forpasis la 9-an de junio 1997 en Sofio.
[redaktu] Miĥail Arnaudov
EdE-A > Miĥail ARNAUDOV
Miĥail ARNAUDOV, bulgaro, d-ro, universitata profesoro de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj faris paroladon pri Esperanto.
[redaktu] B
[redaktu] Petko Bonev
Petko BONEV (1921-1999), malnova membro, longtempe delegito en Stara Zagora (Bulgario) kaj fakdelegito pri turismo, gastigado kaj kemio, eks-estrarano de Bulgara E-Asocio, forpasis je la 24-a de septembro.
[redaktu] C
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] Metodi Ivanov Dimitrov
Metodi IVANOV DIMITROV naskiĝis en 1921, prezidinto de la Esperanto-societo Radio en Pazarĝik (Bulgario), mortis la 9-an de oktobro 1998.
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] G
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] Teodor Kanev
Teodor KANEV, bulgaro, sekr. de la komerco-industria ĉambro en Sofia. Nask. 1 marto l881 en Kalofer, loĝas en Sofia. Trad. de lernolibro de Cart. En 1911 transiris al Ido, en 1922-23 provis organizi Ido-movadon; sen daŭra sukceso.
[redaktu] Nano Kjuĉukov
Nano KJUĈUKOV (naskiĝis en 1919; forpasis en 1999 en Sofio) estis bulgara esperantisto. Li servis kiel estrarano (1964-74) kaj vicprezidanto (1975-88) de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj LKK-vicestro de du Universalaj Kongresoj (Sofio, 1963 kaj Varna, 1978).
[redaktu] Panajot Kolev
Panajot KOLEV, bulgaro, liberprofesiulo. Nask. en 1892 en Sofia, loĝas samloke gvidis multajn kursojn. Unua lektoro de E en la ŝtata blindula instituto en Sofia. Organizis la laboristan E-movadon en B.
[redaktu] L
[redaktu] Tinka Lakova
Tinka LAKOVA naskiĝis en 1907, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj gvidinto de ties Virina Sekcio, parolistino de la iamaj Esperanto-elsendoj de Bulgara Radio, mortis decembre 1995 en Sofio.
[redaktu] Lalju C. Lalev
Lalju C. LALEV (naskiĝis 1922 - mortis la 8-an de februaro en Trojan, Bulgario) estis iama UEA- delegito.
[redaktu] M
[redaktu] Stefan Mladenov
Stefan MLADENOV, d-ro, bulgaro, univ. prof. de kompara lingvistiko. Amiko de la int. lingva movado, speciale de E kaj skribis artikolojn pri ĝi.
[redaktu] Canko Murgin
Canko MURGIN naskiĝis en 1921, dumviva membro de UEA en Sofio, geografo, mortis en junio de 1995.
Li aŭtoris multajn eseojn kaj artikolojn historiajn, esperantologiajn aŭ literaturajn, kaj kompilis la ampleksan poezian antologion Rozo kaj glavo (1987).
[redaktu] N
[redaktu] Georgi Nikolov
Georgi NIKOLOV, bulgaro, ĝardenisto-pejzaĝisto. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1883 en Sofia, loĝis samloke. Kunredaktanto de ,Unua Paĝo', 1904-1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Metodi D. Panĉev
Metodi D. PANĈEV (naskiĝis en 1911; mortis la 25-an de aŭgusto 1991 en Sofio) estis dumviva membro de UEA.
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] S
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Ivan Tanev Peev
Ivan TANEV PEEV (1921-1994 ), vicprezidanto de Bulgara E-Asocio, prezidanto de unu el la E-societoj en Sofio, mortisla 20-an de oktobro.
[redaktu] Angel Todorov
Angel TODOROV, UEA-komitatano (1978-89) kaj ĉefdelegito de Bulgario (1983-87), estrarano de Monda Turismo, forpasis la 21-an de aŭgusto.