Sofio
El Vikipedio
Sofio (bulgare София [sofija]) estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bulgario. Ĝi krome estas administra centro de la du provincoj (oblast) Sofio-urbo kaj Sofio-regiono.
La "ĉefurba komunumo" (obŝtina) dividiĝas al 24 kvartaloj; ĝi konsistas krom el Sofio el tri pliaj urboj, Bankja, Buĥovo kaj Novi Iskur.
Sofio situas en la okcidento de la lando; ĝiaj koordinatoj estas 42,7° N / 23,3° E. La meza alto super marnivelo estas 550 m. Je 2004-12-15 la loĝantaro estis 1.192.603; sepono de la loĝantaro de Bulgario loĝas en la urbo.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La nomo de la urbo estas de greka origino kaj signifas "saĝo". La urbo ricevis tiun nomon en la 14-a jarcento laŭ la kirko "Sv. Sofija". Antaŭe ĝi estis nomata "Triadica", pli frue "Sredec".
[redaktu] Esperanto
- En Sofio okazis la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en 1963.
[redaktu] Sofiaj Esperantistoj
[redaktu] Ekstera ligo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
iw:סופיה