Ĝermolisto de rusaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de rusaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de rusaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de rusaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] B
[redaktu] C
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] G
[redaktu] Mikaelo Gabrielo
Mikaelo GABRIELO, antaŭe Kiperman, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguevo. Naskiĝis en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kievo, 1910-14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo. EdE-G
[redaktu] J. Guminski
J. GUMINSKI, ruso, d-ro. loĝis en vilaĝo Rovnoe, sed ofte vizitis Sara-tov-on, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de A. Filippov. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." (Z en La E-isto, 1892, n-ro 12.)
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] Sergej Krajnov
Sergej KRAJNOV (1904 - mortis komence de 1991 en Moskvo, Rusio) estis nialnova delegito kaj dumviva mernbro de UEA, kiu fojfoje prelegis en IKU pri sia fako, agronomio.
[redaktu] L
[redaktu] M
[redaktu] N
[redaktu] O
[redaktu] Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ
Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ, ruso. Naskiĝis en 1859, mortis en 1911 en Petrogrado. Pioniro de Esperanto. En 1899-1902 estis prez. de Esperanto-Societo „Espero“ en Petrogrado. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.
[redaktu] P
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] S
[redaktu] Varvara N. Seriŝeva
Varvara N. SERIŜEVA estis rusa esperantistino kaj instruistino. Ŝi estis fratino de Inocento Seriŝev. Ŝi verkis la rimarkindan porinfanan Esperanto-lernilon „Verda steleto“ (Milano: Silva, 1926, 78 paĝoj).
[redaktu] Vladimir Soroka
Vladimir SOROKA estas ĉefa komponisto por la rusia ensemblo de esperanta muziko Inspiro.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Boris Tjutrin
Boris TJUTRIN (1947-1996), kreinto kaj unua prezidinto de la klubo en Niĵnij Tagil (Rusio), mortis la 10-an de januaro 1996.
[redaktu] U
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] D. D. Valkov
D. D. VALKOV ( ? – 4-a de junio 1910) estis frua rusa esperantisto. Valkov stis prezidanto de Esperanta Societo Espero en Sankt-Peterburgo. Verkis ŝlosilon por rusoj.