Hispanio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
Reino de España |
|
Nacia devizo: Plus Ultra (plu preter) |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | hispana, kataluna, galega, valencia, eŭska |
Ĉefurbo | Madrido (3.162 mil) |
Religio(j) | plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio. |
Areo % akvo |
504.782 km² 1,04% |
Loĝantaro Loĝdenso |
44,1 miliono 87,2/km² |
Valuto | Euro (EUR) |
Horzono | UTC +1 (en somero +2) |
TTT ; Landkodo ; Tel. | .es ; ES ; 34 |
Politiko | |
Politika sistemo | konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | reĝo Johano Karlo la 1-a |
Ĉefministro | José Luis Rodríguez Zapatero |
Nacia tago | 12a de oktobro |
Sendependeco | netrafa kategorio |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [proksime espanja].
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
Hispanio inkluzivas la insulojn Balearaj kaj Kanariaj, la enklavo Llivia kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
La leĝdona organo estas la Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
[redaktu] Ĉefaj urboj
- Madrido (3.162 mil)
- Barcelono (1.583 mil)
- Valencio (781 mil)
- Seviljo (710 mil)
- Zaragozo (642 mil)
- Malago (547 mil)
Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Hispanio
[redaktu] Administra divido
- 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj.
[redaktu] Aŭtonomaj komunumoj
- Andaluzio
- Aragono
- Asturio
- Balearoj
- Ekstremaduro
- Eŭska Aŭtonoma Komunumo
- Galegio
- Kanarioj
- Kantabrio
- Kastilio kaj Leono
- Kastilio-Manĉo
- Katalunio
- Madrida Regiono
- Murcia Regiono
- Navaro
- Rioĥo
- Valencia Regiono
Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
[redaktu] Loĝantaro
El 42.717 mil (2003): 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
[redaktu] Administra organizado
[redaktu] Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
Vidu: Lingvoj de Hispanio
[redaktu] Geografio
La ĉefaj riveroj estas Minjo (*), Doŭro (*), Taĵo (*), Gvadiano (*), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
(*) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
[redaktu] Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
[redaktu] Historio de Hispanio
[redaktu] Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
[redaktu] Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
[redaktu] Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
[redaktu] Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio De Nebrija verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
[redaktu] Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco Franco regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
[redaktu] Ceteraj informoj
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
[redaktu] Esperanto en Hispanio
Vidu Esperanto-movado en Hispanio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.administracion.es
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/sp.html
- http://www.spainmaster.com
- http://www.senado.es
- http://www.hiperprop.com
- Hektor Alos i Font: HISPANIO: Amarega venko el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12).
- Hektor Alos i Font: Intervjuo pri la terorista atenco de la 11a de marto 2004 el Agentejo Mondo (19an de marto 2004).
- http://ave.cervantes.es Lerni la hispanan rete, Instituto Cervantes.
|
|
---|---|
Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo |
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Kandidatoj | ||
Kroatio • Respubliko de Makedonio • Turkio |
NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) | ||
---|---|---|
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |