Ĥanlando de Kazan
El Vikipedio
Ĥanlando de Kazan (Казан ханлыгы) estas feŭda ŝtato en Meza Volgio (1438-1552), kiu formiĝis surbaze de la disfalo de la Ora Hordo.
La ĉefurbo de la ĥanlando estis Kazan kaj ĝia teritorio ampleksis teron inter riveroj Vjatka kaj Volgo, kaj etendiĝis de Oka ĝis la riverbuŝo de Belaja. Sur la teritorio de la ĥanlando loĝis multaj popoloj: tataroj, marioj, ĉuvaŝoj, udmurtoj, baŝkiroj.
En 1545-52 la ĥanlando estis konkerita fare de la Moskva ŝtato gvide de la rusa caro Ivano la Terura.