Kazan
El Vikipedio
Tiu estas artikolo pri rusa urbo Kazan; pri Imperiestro de Japanio Kazan, vidu Kazan (Japanio)
Geografio > Azio > Rusio > Kazanj
Kazan, ankaŭ Kazanjo kaj Kazanj, (tatare Qazan, ruse Казань) estas urbo en Tatarstano en Rusio. Kazan estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo. La loĝantaro estas 1161,7 mil homoj.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 92401. La urbo estis fondita en jaro 1177. Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1708. La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 55° 75' N, 49° 13' E Mapo. La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга), ĉe enfluo en ĝin de rivero Kazanka (Казанка). En Kazanj ekzistas metroo (vidu artikolon Kazanja metroo). En la urbo estas fervoja stacio. En jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 1105,3 mil loĝantojn. [redaktu] Historio[redaktu] MovadeEn Kazanj estas la strato Esperanto. Kazanj estas naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin. Uzataj nomoj en Esperantio laŭ ofteco: Kazan, Kazanj, Kazano, Kazanjo. [redaktu] Vidu ankaŭ jenon: |
Kategorioj: 55° N | 49° E | Urboj de Rusio | Tatarstano