Ĥaradrioformaj
El Vikipedio
Ĥaradrioformaj | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika avoceto el la Rekurbrostruledoj |
|||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||
|
|||||||||||||||
Familioj | |||||||||||||||
Vidu tekston. |
La ĥaradrioformaj (Charadriiformes) estas ordo de birdoj. Preskaŭ ĉiu birdo estas longkrura specio, kiu vivas en humidaj lokoj, ĉe la bordo de akvoj -ĉu maraj ĉu nemaraj-. Ili nestas surtere, ties idoj estas nestoforlasantoj kaj tuj kapablaj sin nutri. Ili nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj estas diversaj laŭ grando kaj laŭ manĝokutimoj, ĉar mevoj manĝas fiŝojn kaj aliaj tre etajn bestetojn. Ili havas en la ordo 19 familiojn, preskaŭ 90 genrojn kaj pli ol 350 speciojn, kiuj estas disvastigitaj tra ĉiuj kontinentoj:
[redaktu] Familioj
- Aŭkedoj (Alcidae) aŭkoj
- Hematopedoj (Haematopodidae) hematopoj
- Jakanaedoj (Jacanidae) jakanaoj
- Glareoledoj (Glareolidae) glareoloj
- [[]] (Rostratulidae)
- [[]] (Thinocoridae)
- [[]] (Ibidorhynchidae)
- [[]] (Pluvianellidae)
- Laredoj (Laridae) mevoj, ŝternoj
- Sterkorariedoj (Stercorariidae) rabmevoj
- Ĥaradriedoj (Charadriidae) vanelo, pluvioj
- [[]] (Dromadidae)
- Rekurbrostruledoj (Recurvirostridae) himantopo, avoceto
- [[]] (Chionididae)
- Skolopedoj (Scolopacidae) kurloj aŭ numenioj, tringoj, galinagoj, kalidroj
- [[]] (Rhynchopidae)
- [[]] (Sternidae)
- [[]] (Pedionomidae)
- Burinedoj (Burhinidae) trielo
[redaktu] Subordoj
La ordo estis iam dividita laŭ tri subordoj:
- La vadbirdoj propre dirite (aŭ "Charadrii"): tipaj strandobirdoj, multaj el kiuj manĝoplukas en koto aŭ el la surfaco kaj ĉe marbordo kaj ĉe akvofluaj medioj.
- La mevoj kaj similaj (aŭ "Lari"): tiuj estas ĝenerale grandaj specioj kiuj prenas fiŝojn el maro. Multaj mevoj, rabmevoj kaj ŝternoj prenas manĝaĵon el strandoj aŭ rabas el aliaj specioj kaj kelkaj estas adaptitaj al insula vivo.
- La aŭkoj (aŭ "Alcae") estas marbordaj specioj kiuj nestumas ĉe klifoj kaj flugas super surfaco por preni fiŝojn.