Ĵeri-kanistro
El Vikipedio
La Ĵeri-kanistro aŭ armea kanistro aŭ ĵipa kanistro estis originale inventaĵo de italoj por militiroj en Afriko, kaj kiuj servis transporti fuelon aŭ trinkakvon. Ĝin transprenis en ĉ. 1937 la germana Wehrmacht.
La ĵeri-kanistro havas karakterize tri manprenilojn. Unu homo povis preni-porti je la dua prenilo unu-du aŭ kvar (tiukaze malplenajn) kanistrojn. La material de la ĵerikansitro estas ŝtalo kaj havas krucformajn enpremaĵojn, kiuj povas ebligi ioman grandiĝon de la kanistra enhavo (fuelo pro varmego).
Ĝi havas simplan, rapide malfermeblajn piedingajn fermilojn anstataŭ ŝraŭbfermilo. Plua avantaĵo de la kanistra konstruaĵo estis, ke ĝi formis aervezikon, kiu tenis la kanistron akvosurface kaj ebligis akcepti la internan premokreskon.
La nomformon ĵeri-kanistro disvastigis la britoj, celante pri la germanoj [ĝ/ĵoerman]